wtorek, 14 stycznia 2025

Miaj pensoj pri mia Esperantismo.

Saluton. Lastatempe, mi ne eksciis, ke mi havus la malagrablan konversacion kun Esperantistoj, kiuj ŝajnas multnombraj pri siaj vidpunktoj. Do mi devas diri, kion honeste mi pensas: 
Mi honeste malamas multnombrajn Esperantistojn. Ili ĉiam cenzoras ĉion, pri kio mi parolas kaj ŝajnas malami biologiajn inojn kaj subteni transhumanisman ideologion, kiu volas eĉ anstataŭigi virinojn. Mi poste en Fejsbuko, formus la paĝojn, kiuj pridisputas ĝenr-kritikan feminismon. Min lacigas parolado kun tiuj stultuloj, kiuj eĉ ne pensas, ke artefarita inteligenteco estas minaco kontraŭ la tuta homaro, precipe kontraŭ virinoj. Mi aspiras esti rokmuzikulino kaj vidante AI ŝtelantan muzikon kaj muziklaborojn, mi sentas min kolere, ofttempe. Mi ne bedaŭras pri tio, sed min ankaŭ lacigas la tiom famega citaĵo "estu agrabla". Ĉu seksperfortataj virinoj povas esti "agrablaj", kiam minacaĵoj okazas? Mi ne pensas tiel. Mi ricevis malpermeson ĉe la Esperanta FB-grupo simple nomita "Esperanto", ĉar mi kuraĝis priparoli ĉi tiun aferon de AI minacigata homojn. Kaj la subtenantoj de la AI estis pli malafablaj kontraŭ mi, akuzante min pro tio, ke mi "volas atentalmozon". Mi citumis Pietron Von Herts ĉi tie, kiu volas aperigi min ĉe "La Malfamuloj" podkasto. Revenante, multaj Esperantistoj, malamas aliajn vidpunktojn ol tia ununura - transhumanisma, globalisma (ni memoru, ke movado alterglobalisma, estis iam maldekstra), virin-malamada (pro kio ili volus anstataŭigi virinojn... eĉ la Esperanta gramatiko estas kelkfoje pro-vira, ĉar oni ne povas uzi ekz. la vorton "matro", sed mi scias ke ili diros "do lernu Idon" -- mi estas kontentita pro kio, ke mi Esperanton parolas, ĉi tiu lingvo estis kreita en Bjalistoko, Pollando) ktp. Notu ĉiuj tamen, ke mi NENIAM KABEIĜOS, malgraŭ ke multaj homoj volas, ke mi faru tion.
Iuj povas konsenti, eĉ mi konsentas, ke mi estis malafabla mem, uzis multajn vulgarajn vortojn (guglu la Esperantajn vulgarajn vortojn, mi ĉi tien necese ne volas refrazi ilin), sed la situacio estis serioza.
Multaj virinoj estas atakataj pere de virin-malamado kaj pere de nuntempaj profund-falsaĵoj, kiuj false aperigas ilin en pornaĵoj. Pensu pri tio, mi ne volas, por ke tio okazu al mi, do tial mi skribas miajn pensojn pri tio. Se vi estas iom sentemaj pri in-rajtoj kaj pri tio, kion inoj devas travivi, do vi konsentos kun mi, sed ŝajne Esperantujo kosistas el malmulto de ĉi tiuj homoj. Mi esperas, ke iu ŝanĝigus mian opinion.

Brak komentarzy:

Prześlij komentarz

EN: I do have a grudge against people spreading falsehoods. PL: Mam żal do ludzi rozprzestrzeniających fałszywe informacje.

EN: As we know, we are living in dystopian times, where AI is going to create narratives about many public figures, as well as the collectiv...